Por ke nia kulturo ne nur travivu:
...neforgesebla etoso, neordinaraj homoj, nestreĉa programo, nemalbela loko, nekutimaj ideoj pasi tempon kaj neenua freneza novjara balo!
Ni komencas la 27-an de decembro de vespermanĝo kaj interkona vespero, sed eblas alveni jam la 26-an posttagmeze (kroma tranokto aparte pagata). Ni finas la 4-an de januaro post matenmanĝo. Inter tiuj datoj atendas nin:
Por ni ĉiuj: koncertoj, prezentadoj, ekskursoj, kursoj, renkontiĝoj, popoldancoj, interesiĝ-rondoj, seminarietoj, lokaj specialaĵoj, ludoj kaj la novjara balo.
Por Esperanto: kulturlingva festivalo kaj prezentado de la lingvo por la loka junularo -- ne forgesu prepari prezentadon de via lando aŭ lingvo.
En la ASejo: retejo, diskejo, trinkejo, ludejo, renkontiĝejo, teejo, kinejo kaj la kutima teo-kafo bufedo senpage por ĉiuj :)
Ekskursoj:
Krome, por ekkoni la ĉirkaŭaĵon, ni vizitos la urbon kaj apudan montaron.
Pli da detaloj post la somera tempo.