Plej oftaj flugkonektoj estas al Bratislava, ankaŭ de malmultkostaj kompanioj kiel Ryanair kaj SkyEurope. Kaj de Bratislava eblas jam preni rektan trajnon al Liptovský Mikuláš. Pluaj, pli etaj flughavenoj estas en urboj Poprad kaj Košice.
Liptovský Mikuláš havas bonajn vojaĝ-konektojn, estas multaj rektaj trajnoj kaj busoj de ĉiuj flankoj de Slovakio. Ĉi-subaj ligiloj helpos vin trovi plej taŭgan konekton:
Ni kongresumos en lernejo ĉe jena adreso: Obchodná akadémia, Nábrežie K. Petroviča 1571, Liptovský Mikuláš, Slovakio. Kaj la studenthejmo estas nur 40 metrojn for.